Total Pageviews

Thursday, 27 August 2009

Malriĉeco en Britio

Mi hieraǔ legis en la paĝoj de la brita tagĵurnalo, The Guardian, ke laǔ to oficicalaj statistikoj preskaǔ unu el kvin infanhavantaj familioj ne posedas ajnan salajron, nur senlaborpagon.

Neniu alia statistiko tiel montras la malsukceson de la la brita New Labour registaro. Tiu registaro daǔrigas kaj pluprofundigas la ekonomian liberalismon de la Thatcher-aj jaroj: privatigado, flekseblaj labormerkatoj, ktp. Blair kaj Brown promesis, ke ajna ekonomidoloro por la laboristaro estus mallonga, ĉar New Labour faris la kondiĉoj por eterna kresko ekonomia.

La realeco estas tute alie. Multaj nun travivas hipotek- kaj personajn ŝuldojn, senlaborecon, malriĉecon kaj la menacon de senhejmeco. Sametempe malegaleco en britio estas la plej granda post de jaro 1945.

Monday, 24 August 2009

Polic-atako kontraŭ londona tutmondvarmiĝa manifestacio

Oni lernas pluajn detalojn pri la polic-atakoj kontraŭ tiuj en la stratkoncentrejo enfermata la tutmondvarmiĝan manifestacion ĉe Bishops Gate en Londono 1-an de aprilo 2009. The brita tagĵurnalo, The Guardian, publikigas la informojn, post kiam la polic-notlibroj estis transdonitaj al brita juĝinstancoj.

De la oficialaj policaj notlibroj (skribitaj unu tago poste) oni eltrovas la jenajn faktojn:

Je 18:12 vespere polic-informanto inter la manifestaciantoj raportis, ke estis “karnavala etoso inter la partoprenantoj: neniuj problemoj.” Tamen je 18:17 polic-ĉefo, Michael Johnson, decidis enfermi la tutmondvarmiĝajn manifestaciantojn en stratkoncentrejon, per la fermado de stratoj, por ke neniu surstratulo povis en- aŭ elri. La ligotubero estis plistreĉita je 19:07.

Ĉiuj elirejoj estis nun blokitaj kaj linoj de policanoj per batonoj kaj ŝildoj antaŭeniris kontraŭ la enfermita amaso.

Ĉi-sube estas memrakontoj de policanoj:

“Oni ordonis al ni malantaŭen puŝi la tutmondvarmiĝaj manifestaciantoj 20-30 meterojn preter du stratetoj...Mi utiligas mian rondŝildo por malantaŭen puŝi la amason, kiu estas profunda de 15 homoj..”

Mi batis homojn “per mia ŝildo ambaŭ la ebena supraĵo kaj la randoj. Mi ankaŭ manfrapas kaj pugnobatis multajn”

Alia sribis pri manifestaciano, kiu puŝis kontrau polic-ŝildo,

“Mi pugnobatis lia makzelon; li malantaŭen moviĝis.

Ke policanoj malferme skribas tiel enraprote, estas notinde.

Beth McGrath, londona studentino ĉeestante la tutmondvarmiĝan manifestacion, frue artikolis en la paĝoj de la The Guardian pri la polic-atako kontraŭ tiuj enfermitaj en la stratkoncentrejon.

Antaŭ la polic-atako:

“La etoso estas tre varma kaj positiva; lernejanto kaj oldaj protestantoj kunĝui lokon plenan de bunteco kaj muziko”

Fakte tio koincidas kun la raporto de la polic-informanto en la amaso. Nun Beth priskribas la polic-atakon:

“Mi regardis la policanaron antaŭen puŝi en la amason per brutaleco, ne nur terura sed tute nenecesa. Ĉiu protestanto levis la manojn kaj kune sidis surstrate. Dum ke la amaso surteriĝis, mi vidis junulon falirantan malantaŭen kaj sango fluanta el la kapo; alian junulon kun rompita nazo; junulino apud mi piedbatita sur la vagino.”

La manifestaciantoj estis enfermitaj en la stratkoncentrejon ĝis noktomezo, sen manĝaĵo, trinkaĵo, tualeto kaj pli grave sen sanhelpo.

Sajnas, ke la kreado de tiu stratkoncentrejo kaj la perforta polic-atako kontraŭ la enfermitaj manifestaciuloj estis nenecesa kaj nur el sadismo rezultis. Oni atendas la opiniojn de la britaj tribunaloj.

En Londono batis multon la polico 1:4:2009

La 1-an de april 2009 en Londono ekkunsidis en Londono la estroj de la dudek plej fortaj ekonomioj de la mondo. Samtempe kuniĝis multe de homoj por protesti pro la monda monkrizo, el kiu rezultas kreskantan senlaborecon, senhejmecon kaj malriĉecon. La grandparto manifestaciis tute laǔleĝe kaj pace: fakte la stratoj de la londona finacdistrikto similas buntan karnavalon.

La londona polico tuj vidas tiujn manifestaciulojn kiel krimulojn. Per bloki stratojn la polico enfermi milojn da homoj (ne nur manifestaciuloj sed ankaǔ turistoj kaj aliaj surstratuloj). Neniu rajtis en- aǔ eliri tiujn stratkoncentrejojn. Dum multaj horoj ĝisnokte devas homoj tie resti sen manĝaĵoj, sen trinkaĵoj kaj sen tualetoj.

Alivorte miloj estis amasarestitaj. La randoj de la stratkoncentrejoj estas garditaj per batonportantaj policanoj kaj per hundoj. Ofte per batonatakoj la polico klopodis malgrandigi la stratkoncentrejojn, iam per senuniformaj batonportantaj policanoj. Ofte la policanaro batis la manifestaciouljn per ŝildoj. Multaj estis vunditaj; ĵurnalistvendisto, kiu ne partoprenis en la manifestacio, estis mortigita fare de la polico.

La polickreita stratkoncentrejo estas ilo por puni kaj humiligi pacemajn kaj laǔleĝajn manifestaciulojn.

Do, kiam oni vidas konflikton, tio okazis, ne ĉar la manifestaciuloj volus preterpasi policpoziciojn, sed ĉar homoj volis eliri el la koncentrejoj aǔ ĉar la londona polico volis malgrandigi la stratkoncentrejojn.

Dumnokte manifestaciuolj rajtis unuope eliri nur post fotiĝado fare de la polico.