Total Pageviews

Wednesday, 10 November 2010

Esperanto kiel instrumento por la maldekstrularo

El la vidpunkto de la maldekstrularo, Esperanto estas grava afero nur tiom, kiom la lingvo povas malfermi novajn kanalojn de komunikado inter progresumuloj. La lernado kaj uzado de Esperanto pro memintereso - aŭ por aliaj celoj – certe validas, sed ne estas aferkoncerne politike.

Do aperas la ŝlosila demando: ĉu Esperanto posedas instrumentan valoron por la maldekstrularo - au ne? La respondo ne estas simpla. Multaj porsocialismaj konversacioj dauras ene de unu lingva komunumo; kaj komunikadonekster tiu la partoprentantoj estas nek bezonata nek dezirata. Tamen, se ili iam deziras komunikadi inter lingvaj komumumoj, multfoje estas etna lingvo - plejparte la angla - kiu funcias kiel interlingvo. Ja, multaj progresemaj retejoj, eldonaĵoj kaj konferencoj uzas la anglan kaj uzas ĝin efike. Iaspeca provo ŝanĝi tiujn favore al Esperanto estus malebla aŭ malfunkcia.

Tamen oni ne forgesu, ke ekzistas tiom da maldekstruloj, ne parolantaj la anglan kiel denaska lingvo, kaj tial estas ekskludataj aŭ minimume malhelpataj pro ilia malforta anglelingva kapableco. El tio, rezultas ne nur, ke ili ne povas paroli kun angleparolantoj, sed ankaǔ kompreneble, ke tiuj angleparolantoj ne povas paroli kun ili.

Do, ĉu – kaj kiom - Esperanto estas solvo?

Kontraste al la angla Esperanto estas pli facile lernebla. Speciale vera estas tio, se oni ĉefe volas lerni la legadon de la lingvo; la skriba, parola kaj la aǔskulta kapablecoj postulas plian tempon. Do estus relative facila plimultigi inter la internaciaj socialistoj tiujn, kiuj povus almenaǔ legi Esperanton. Plie la uzado de Esperanton estas pli justa, ĉar tio distribuas al ĉiuj la laboron de lingvolernado.

Aliflanke oni povas opinii, ke scias Esperanton malmultaj socialistoj en ajna lando. Esperanto, sendepende de siaj lingvaj meritoj, estas enkaptata en neelirebla cirklo: malmultaj lernis ĝin, do malmultaj ĝin scias kaj inverse. Tial tempon kaj penojn oni povus pli profite doni al aliaj aferoj ol Esperanto.

Por angleparolantaj socialistoj lingvaj aferoj estas malfacilaj. Kompreneble ili povas aserti, ke ili kapablas kaj deziras komunikadon nur kun tiuj, kiuj scias la anglan. Sed por tiuj, kiuj agnoskas la arogantecon kaj limigon de tiu sinteno, estas la problemo, kiun fremdlingvon ili lernu: la francan, la germanan aǔ kiun? Ĉu tiu situacio favoras al Esperanto?

Lingvo kreas embarason por tiuj, – sed speciale la angleparolantoj – kiuj subtenas internaciismon, sed kiuj tamen neniel elpaŝas ekster siaj lingvaj komumumoj.

No comments:

Post a Comment